Amanda - Persone

Amanda - Persone

Альбом
En La Spegulo
Год
2016
Язык
`Esperanto`
Длительность
242060

Zemāk ir dziesmas vārdi Amanda , izpildītājs - Persone ar tulkojumu

Dziesmas vārdi " Amanda "

Oriģinālteksts ar tulkojumu

Amanda

Persone

Nun estas jam la tria foj'

Dum tiu ĉi semajno nur

Ke iras ni sur sama voj'

Ĉu venos ni al mur'

Ĉu devas ĉiu paŝo

Nin konduki ĝis la fin'?

Ĉu eblas amikeco

Inter viro kaj virin'?

--Refreno--

Amanda!, kion volas vi?

Amanda!, ĉu same kiel mi?

Amanda!

Kaŝite kreskas mia mir'

Mi estas eble nur stultul'

Kiam tempo venas por disir'

Ni haltas ĉe la stratangul'

Vi staras ĉi-apude

Mi sopiras al ektuŝ'

Mi kisas vin survange

Sed neniam sur la buŝ'

--Refreno--

Amanda…

Mi volas de vi la respondon

Al silenta demando

Kiun mi ne kuraĝas demandi al vi

Mi serĉas en viaj okuloj

Kaj en via voĉo

--Refreno--

Amanda…

Vairāk nekā 2 miljoni dziesmu tekstu

Dziesmas dažādās valodās

Tulkojumu pakalpojumi

Augstas kvalitātes tulkojumi visās valodās

Ātrā meklēšana

Atrodiet nepieciešamos tekstus dažu sekunžu laikā